Atraktoro

Vida reprezentado de stranga atraktoro

En la matematika kampo de dinamikaj sistemoj, atraktoro estas aro de numeraj valoroj al kiu sistemo emas evolui, por larĝa variado de komencaj kondiĉoj de la sistemo.[1] Sistemaj valoroj kiuj atingas sufiĉan proksimecon al la atraktoraj valoroj restas proksimaj eĉ se iomete dislokigitaj.

En fin-dimensiaj sistemoj, la evoluanta variablo povas esti reprezentita algebre kiel n-dimensia vektoro. La atraktoro estas regiono en n-dimensia spaco. En fizikaj sistemoj, la n dimensioj povas esti, ekzemple, du aŭ tri poziciaj koordinatoj por ĉiu de unu aŭ pli fizikaj entoj; en ekonomiaj sistemoj, ili povas esti apartaj variabloj kiel la inflacia indico kaj la senlaboreca indico.

Se la evoluanta variablo estas du- aŭ tri-dimensia, la atraktoro de la dinamika procezo povas esti reprezentita geometrie en du aŭ tri dimensioj, (kiel en la tri-dimensia kazo prezentita dekstre). Atraktoro povas esti punkto, limigita aro de punktoj, kurbo, sternaĵo aŭ eĉ komplika aro kun fraktala strukturo konata kiel stranga atraktoro. Se la variablo estas skalaro, la atraktoro estas subaro de la realaj nombroj. La priskribo de la atraktoroj de kaosaj dinamikaj sistemoj estis unu el la atingoj de kaosa teorio.

Trajektorioj de dinamika sistemo ene de la atraktoro ne devas kontentigi specialan kondiĉon escepte de resti ene de la atraktoro, antaŭen en tempo. La trajektorio povas esti periodakaosa. Se aro da punktoj estas perioda aŭ kaosa, sed la fluo en la najbaraĵo foriĝas de la aro, la aro nomiĝas malatraktoro.

  1. http://www.thefreedictionary.com/attractor

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search